Anakostia Rivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 14 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Potomako |
Geografio | |
Landoj | Usono |
Regionoj | Kantono Princo Georgo |
La rivero Anakostia, Anakostio aŭ en angla Anacostia, estas rivero en la Mezatlantika regiono de Usono. Ĝi fluas el Kantono Prince George en Marilando al Vaŝingtono, kie ĝi kuniĝas kun la Vaŝingtona Kanalo por enflui en la rivero Potomako ĉe Buzzard Point. Ĝi estas proksimume 14.0 km longa.[1] La nomo "Anacostia" derivas el la komenca historio de la areo kiel Nakoĉtank, nome setlejo de Nekostan aŭ Anakostan indianoj ĉe la bordoj de la rivero Anakostia.
Forta poluado en la Anakostia kaj malfortaj investado kaj disvolvigo laŭlonge de ties riverbordoj kondukis al fakto ke tiu rivero estas nomata de multaj "D.C.'s forgotten river" (la vaŝingtona forgesita rivero). Tame ĵuse privataj organizoj, loka entreprenaro kaj la registaroj de Vaŝingtono, Marilando kaj federacia faris kunajn klopodojn por malpliigi ties poluadan nivelojn por protekti la ekologie valoran basenon de la Anakostia.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search